Landoj kaj lingvoj de la mondo

Notoj

Notoj pri regionoj «

  • Aŭstralio konsistas el la ŝtatoj kaj internaj teritorioj “Aŭstralia Ĉefurboteritorio”, “Kvinslando”, “Nordteritorio”, “Nova Sud-Kimrujo”, “Okcident-Aŭstralio”, “Sud-Aŭstralio”, “Tasmanio” kaj “Viktorio”. Dependaj de Aŭstralio estas “Herda kaj Makdonaldaj Insuloj”, “Kokosinsuloj”, “Kristnaskinsulo”, “Norfolkinsulo”.

  • Al Azerbajĝano apartenas la aŭtonoma respubliko “Naĥiĉevano”, kaj la aŭtonoma regiono “Montara Karabaĥo”.

  • Barato konsistas el la ŝtatoj “Andrapradeŝo”, “Arunaĉalpradeŝo”, “Asamujo”, “Biharo”, “Goao”, “Guĝaratujo”, “Harjano”, “Himaĉalpradeŝo”, “Jamo kaj Kaŝmiro”, “Karnatako”, “Keralo”, “Madjapradeŝo”, “Maharaŝtro”, “Manipuro”, “Megalajo”, “Mizoramo”, “Nagalando”, “Okcident-Bengalo”, “Oriso”, “Panĝabo”, “Raĵastano”, “Sikimo”, “Tamilujo”, “Tripuro” kaj “Utarpradeŝo”. Krome ekzistas la uniaj teritorioj “Andamanaj kaj Nikobaraj Insuloj”, “Ĉandigaro”, “Dadro kaj Nagarhavelo”, “Damano kaj Diuo”, “Delhio”, “Lakŝadvipo” kaj “Pondiĉero”.

  • Belgujo konsistas el la tri regionoj “Bruselo”, “Flandrujo” kaj “Valonujo”.

  • Bosnujo kaj Hercegovino konsistas el la du partoj “Federacio Bosnujo kaj Hercegovino” kaj “Respubliko Serba”.

  • Brazilo konsistas el la ŝtatoj “Akro”, “Alagoaso”, “Amapao”, “Amazono”, “Bahio”, “Cearao”, “Espiritosanto”, “Gojaso”, “Maranjo”, “Matogroso”, “Minasĝerajso”, “Norda Riogrando”, “Paraibo”, “Paranao”, “Parao”, “Pernambuko”, “Piaŭio”, “Riodeĵanejro”, “Rondonio”, “Rorajmo”, “Sankta Katarino”, “Sanpaŭlo”, “Serĝipo”, “Suda Matogroso”, “Suda Riogrando”, “Tokantinso” kaj “Federacia Distrikto”.

  • Britujo konsistas el la reĝlandoj “Anglujo”, “Kimrujo” kaj “Skotlando” (pop. Skotoj). Ligitaj al Britujo estas “Manikinsuloj” (“Ĵerzejo”, “Gernezejo” k.a.) kaj “Manksinsulo”. Britujo kaj Nord-Irlando estas kune “la Unuiĝinta Reĝlando de Britujo kaj Nord-Irlando”. Tiun longan nomon oni uzas nur en iaj oficialaj kuntekstoj. Normale oni diras simple Britujo. Dependaj de Britujo estas “Angvilo”, “Bermudoj”, “Brita Hindoceana Teritorio (Ĉagosarkipelago)”, “Britaj Virgulininsuloj”, “Falklandoj”, “Ĝibraltaro”, “Kejmanoj”, “Moncerato”, “Pitkarna Insulo”, “Sankta Heleno”, “Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj”, “Turkoj kaj Kajkoj”.

  • Ĉinujo konsistas el la provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj “Anhejo”, “Ĉinghajo”, “Fuĝeno”, “Gansuo”, “Gvandungo”, “Gvanŝio”, “Gvejĝoo”, “Ĝansuo”, “Ĝanŝio”, “Ĝeĝango”, “Ĝilino”, “Hajnano”, “Hebejo”, “Hejlunĝango”, “Henano”, “Honkongo”, “Hubejo”, “Hunano”, “Interna Mongolujo”, “Junano”, “Liaŭningo”, “Makao”, “Ninŝao”, “Pekino”, “Siĉuano”, “Ŝaanŝio”, “Ŝandungo”, “Ŝanhajo”, “Ŝanŝio”, “Ŝinĝango”, “Tibeto” kaj “Tjenĝino”.

  • Dependaj de Danujo estas Ferooj kaj Gronlando.

  • Al Finnlando apartenas la aŭtonoma provinco “Alando”.

  • Francujo konsistas el la regionoj “Akvitanujo”, “Alzaco”, “Aŭvernjo”, “Bretonujo”, “Burgonjo”, “Centro”, “Ĉampanjo-Ardenoj”, “Franĉkonteo”, “Korsiko”, “Langvedoko-Rusiljono”, “Limuzino”, “Loreno”, “Luarlandoj”, “Malsupra Normandujo”, “Nordo-Kaleza Markolo”, “Pariza Regiono”, “Pikardujo”, “Provenco-Alpoj-Bordo Lazura”, “Puatuo-Ĉarentoj”, “Rodano-Alpoj”, “Sudo-Pireneoj” kaj “Supra Normandujo”. Dependaj de Francujo estas “Franca Gviano”, “Franca Polinezio”, “Francaj Sudaj Teritorioj”, “Gvadelupo”, “Majoto”, “Martiniko”, “Nov-Kaledonio”, “Reunio”, “Sankta Piero kaj Mikelono”, “Valiso kaj Futuno”.

  • Germanujo konsistas el la federaciaj landoj “Baden-Virtembergo”, “Bavarujo”, “Berlino”, “Brandenburgo”, “Bremeno”, “Hamburgo”, “Hesujo”, “Malsupra Saksujo”, “Meklenburgo-Antaŭ-Pomerujo”, “Nord-Rejno-Vestfalio”, “Rejnlando-Palatinato”, “Saksujo”, “Saksujo-Anhalto”, “Sarlando”, “Ŝlesvigo-Holstinio” kaj “Turingujo”.

  • Hispanujo konsistas el “Andaluzujo”, “Aragono”, “Asturio”, “Balearoj”, “Ceŭto”, “Ekstremaduro”, “Eŭskujo” (aŭ “Vaskujo”), “Galegujo”, “Kanarioj”, “Kantabrio”, “Kastilio kaj Leono”, “Kastilio-Manĉo”, “Katalunujo”, “Madrida Komunumo”, “Melilo”, “Murcia Regiono”, “Navaro”, “Riojo” kaj “Valencia Komunumo”.

  • Israelo okupacias la Palestinajn teritoriojn (en UN registrita sub la nomo Okupaciita Palestina Teritorio).

  • Italujo konsistas el la regionoj “Abruzoj”, “Aosta Valo”, “Apulujo”, “Basilikato”, “Emilio-Romanjo”, “Friulo-Venecio Julia”, “Kalabrujo”, “Kampanio”, “Latio”, “Ligurujo”, “Lombardujo”, “Markioj”, “Moliso”, “Piemonto”, “Sardujo”, “Sicilio”, “Toskanujo”, “Trentino-Supra Adiĝo”, “Umbrio” kaj “Veneto”.

  • Kanado konsistas el la provincoj kaj teritorioj “Alberto”, “Brita Kolumbio”, “Insulo de Princo Eduardo”, “Jukonteritorio”, “Kebeko”, “Manitobo”, “Nordokcidentaj Teritorioj”, “Novaskotio”, “Nov-Brunsviko”, “Novlando kaj Labradoro”, “Nunavuto”, “Ontario” kaj “Saskaĉevano”.

  • Al Kartvelujo apartenas la aŭtonomaj respublikoj “Abĥazujo” kaj “Aĝarujo”, kaj la aŭtonoma regiono “Sud-Osetujo”.

  • Dependaj de Nederlando estas: “Arubo”, “Nederlandaj Antiloj”.

  • Al Norvegujo apartenas “Svalbardo kaj Janmajeno”, “Buvetinsulo”.

  • Dependaj de Nov-Zelando estas: “Kukinsuloj”, “Niuo”, “Tokelao”.

  • Al Portugalujo apartenas la aŭtonomaj regionoj “Acoroj” kaj “Madejro”.

  • Al Rusujo apartenas la respublikoj “Adigeujo”, “Altaja Respubliko”, “Baŝkirujo”, “Burjatujo”, “Ĉeĉenujo”, “Ĉuvaŝujo”, “Dagestano”, “Ĥakasujo”, “Inguŝujo”, “Kabardujo-Balkarujo”, “Kalmukujo”, “Karaĉajujo - Ĉerkesujo”, “Karelujo”, “Komiujo”, “Mariujo”, “Mordvujo”, “Nord-Osetujo”, “Saĥo”, “Tatarujo”, “Tuvujo” kaj “Udmurtujo”.

  • Serbujo enhavas la aŭtonoman provincon “Vojvodino”. Krome Serbujo plu pretendas Kosovon kiel aŭtonoman provincon.

  • Sud-Afriko konsistas el la provincoj “Gaŭtengo”, “Kvazuluo-Natalo”, “Liberŝtato”, “Mupumalango”, “Norda Kaboprovinco”, “Norda Provinco”, “Nordokcidenta Provinco”, “Okcidenta Kaboprovinco” kaj “Orienta Kaboprovinco”.

  • Al Taĝikujo apartenas “Badaĥŝana Aŭtonoma Regiono”.

  • Al Ukrainujo apartenas la aŭtonoma respubliko “Krimeo”.

  • La Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj konsistas el la emirlandoj “Abudabio”, “Aĵmano”, “Dubajo”, “Fuĵajro”, “Rasalĥajmo”, “Ŝarĵo” kaj “Umalkajvajno”.

  • Usono konsistas el la ŝtatoj “Alabamo”, “Alasko”, “Arizono”, “Arkansaso”, “Delavaro”, “Florido”, “Georgio”, “Havajo”, “Idaho”, “Ilinojso”, “Indianao”, “Iovao”, “Kalifornio”, “Kansaso”, “Kentukio”, “Kolorado”, “Konektikuto”, “Luiziano”, “Majno”, “Marilando”, “Masaĉuseco”, “Minesoto”, “Misisipo”, “Misuro”, “Miĉigano”, “Montano”, “Nebrasko”, “Nevado”, “Norda Dakoto”, “Nord-Karolino”, “Nov-Hampŝiro”, “Nov-Jorko”, “Nov-Ĵerzejo”, “Nov-Meksiko”, “Ohio”, “Okcident-Virginio”, “Oklahomo”, “Oregono”, “Pensilvanio”, “Rod-Insulo”, “Suda Dakoto”, “Sud-Karolino”, “Teksaso”, “Tenesio”, “Utaho”, “Vajomingo”, “Vaŝingtono”, “Vermonto”, “Virginio” kaj “Viskonsino”. Krome ekzistas la federacia “Distrikto Kolumbio”. Dependaj de Usono estas: “Gvamo”, “Jonstonatolo”, “Midvejinsuloj”, “Nord-Marianoj”, “Palaŭo”, “Puertoriko”, “Usonaj Virgulininsuloj”, “Usona Samoo” kaj “Vejkinsulo”.

  • Al Uzbekujo apartenas “Karakalpakstano”.

Notoj pri lingvoj «

Afrikansa

La Afrikansa lingvo estas bazita sur la Nederlanda lingvo de la 17-a jarcento, sed ĝi ne estas la Nederlanda, nek Nederlanda dialekto. En 1925 la Afrikansa anstataŭis la Nederlandan kiel oficialan lingvon en Sud-Afriko (kune kun la Angla). Afrikansoj estas principe nur la Eŭropdevenaj denaskaj parolantoj de la Afrikansa lingvo, t.e. la iamaj Buroj. La Afrikansan tamen parolas ankaŭ multaj aliaj homoj en Sud-Afriko. (Nun estas oficialaj lingvoj de Sud-Afriko ankaŭ la Zulua, la Pedia, la Ksosa, la Sota, la Cvana, la Conga, la Svazia, la Matabela kaj la Vendaa.)

Aramea

La Aramea estas ofte malĝuste nomata “la Asiria”. La vera Asiria lingvo malaperis post la detruo de Ninevo, la ĉefurbo de la Asiria imperio, en 612 a.K. La nuna Aramea lingvo tute ne devenas de la klasika Asiria, kaj la Arameoj ne estas posteuloj de la Asirianoj. En multaj enciklopedioj nur la okcidenta variaĵo de la Aramea (“la lingvo de Kristo”) estas menciata kiel vivanta lingvo. Ĝi estas tamen parolata de nur kvar mil homoj. La orienta variaĵo havas multe pli da parolantoj. Unu formo de la Aramea estas uzata kiel liturgia kaj skriba lingvo de iuj Kristanoj en Sirio. Tiun variaĵon oni ofte nomas “la Siria”. Ofte oni tiel eĉ nomas ĉiun ajn formon de la Aramea. La ĉefa lingvo de Sirio estas tamen la Araba.

Bihara = Boĝpura, Majtila, Magaha

La nomo “la Bihara lingvo” estas komuna nomo por la tri parencaj lingvoj Boĝpura, Majtila kaj Magaha, kiuj ĉiuj estas parolataj en la Barata ŝtato Biharo. La ISO-kodo bh estas kodo por la Bihara, kaj estas do komuna al ĉiuj tri lingvoj.

Ĉina

Pro historiaj, politikaj, kulturaj kaj sociaj kialoj, la Ĉina lingvo, [Hanyu], estas rigardata kiel unu lingvo. Tia estas la sinteno de la granda plimulto de Ĉinologoj en Azio kaj aliloke. Tia estas ankaŭ la oficiala vidpunkto en kaj la Popola Respubliko kaj Tajvano.

La lingvonomo “Mandarena” striktadire celas la lingvon [Guanhua] (“oficista lingvo”), t.e. la Malnova Norma Ĉina, kiun oni ne konfuzu kun la Moderna Norma Ĉina, kiu estas nomata [Putonghua] en la Popola Respubliko, kaj [Guoyu] en Tajvano. La nomo “Mandarena” principe estas eksdata de 1912, kiam la Imperia Ĉinujo ĉesis ekzisti, sed oni tamen ankoraŭ ofte uzas ĝin por la Moderna Norma Ĉina.

Filipina, Tagaloga

La Filipina lingvo estas principe iom modifita formo de la Tagaloga lingvo, sed praktike oni uzas la du nomojn Filipina kaj Tagaloga interŝanĝe. La Filipina lingvo estas (kune kun la Angla) oficiala lingvo en Filipinoj. La lingvo ricevis la nomon Pilipino, nun Filipino, en 1959.

Japana

La Japana skribo estas kombino de tri sistemoj: la Ĉina skribo (kun kelkaj Japanaj propraĵoj) kaj du silabaj skriboj propre Japanaj (rondaj kanaoj kaj strekaj kanaoj). Aperas foje ankaŭ Latinliteraĵoj en Japanaj tekstoj.

Karaĉaja-Balkara

Temas pri unu lingvo kun du variaĵoj: la Karaĉaja (pli ol 150000 parolantoj), la Balkara (pli ol 75000 parolantoj). Ili estas kune rigardataj kiel unu lingvo.

Kmera

PIV havas formon kun Ĥ anstataŭ K, sed tio estas senbaza. La Kmera lingvo ne enhavas ĥ-sonon. La skribo “kh” en la nomformo [Khmer] reprezentas spiran k-sonon, ne ĥ-sonon.

Nederlanda, Flandra

La Flandra (“Vlaams”) estas dialekto de la Nederlanda. Ne ekzistas aparta Flandra lingvo.

Njankora-Kiga

Temas pri unu lingvo kun du variaĵoj: la Njankora (1,5 milionoj da parolantoj), la Kiga (pli ol 1 miliono da parolantoj). Ili estas kune rigardataj kiel unu lingvo.

Okcitana

La klasika Provenca lingvo estis la lingvo de la trobadoroj. La nomo de ĝia nuna posteulo estas Occitan, la Okcitana, dum Provençal, la Provenca, nun estas nomo por variaĵo de la Okcitana, parolata oriente de Rodano. La Okcitana kaj la Franca estas fratinaj lingvoj. Do ne nomu la Okcitanan Franca dialekto.

Persa, Paŝtua

Nek la Persa nek la Paŝtua estu nomata “la Afgana lingvo”. Tia nomo ne estas uzata en Afganujo, ĉar kvankam la Paŝtua estis proklamita kiel “nacia lingvo” en 1964, ĝi ankoraŭ estas - ĝenerale - malpli grava ol la Persa. La Persa estas la ĝenerala interlingvo kaj la tradicia prestiĝa lingvo.

Platgermana

La Platgermana (aŭ Platdiĉa) estas memstara lingvo kun longa historio. Ĝi iam estis la oficiala lingvo en la Hansaj urboj, kaj estis komerca interlingvo de Londono ĝis Novgorodo, kaj de Bruĝo kaj Kolonjo ĝis Bergeno kaj Stokholmo. Hodiaŭ ĝi tamen malgraviĝis, kaj estas ofte rigardata kiel nura dialekto de la Germana lingvo.

Ruanda, Burunda

La Ruanda kaj la Burunda estas praktike la sama lingvo, sed la unua nomo estas uzata en Ruando, kaj la dua en Burundo.

Rusena

La Rusena estas ofte nomata “Rutena”, sed la nomo “Rutena” estas iama nomo de la Ukraina lingvo, aŭ nomo de variaĵo de la Ukraina.

Skota

La Skota estas memstara lingvo, sed estas tamen ofte rigardata kiel nura dialekto de la Angla. En proksimume 1300 - 1600 la Skota estis la oficiala lingvo de la Skota reĝlando. Hodiaŭ tamen nur malmultaj Skotoj parolas puran Skotan lingvon. Ne konfuzu tiun ĉi Ĝermanan lingvon kun la (Skot-)Gaela, kiu apartenas al la Kelta grupo de la Hind-Eŭropa familio.

Tamila

En PIV estas “Tamula”, sed la pli internacia formo “Tamila” estas pli kutima.

Bislamo, Tokpisino

Ne uzu la nomon Bislamo por Tokpisino. Ili estas du malsamaj lingvoj, kiuj tamen estas proksime parencaj.

Signolingvoj

En la mondo ekzistas multaj signolingvoj (“gestolingvoj”) uzataj precipe de surduloj. Signolingvoj ne estas artefaritaj planlingvoj, sed plej ofte ordinaraj lingvoj, kiuj estiĝis tute same kiel parolaj lingvoj, spontane kaj sen multe da konscia planado. La signolingvoj ne estas internaciaj, sed ili estas inter si ĝenerale iom pli similaj ol parolaj lingvoj similas inter si. La diferencoj povas tamen esti grandegaj.

Ne ekzistas multe da informoj pri la nombro de signolingvoj en la mondo. Ĝenerale ekzistas almenaŭ po unu signolingvo por ĉiu lando, sed foje estas pli ol unu. La signolingvoj ne estas variaĵoj de la lokaj parolaj lingvoj, sed propraj lingvoj. Tial ekz. ne ekzistas unu sama signolingvo en ĉiuj Anglalingvaj landoj, sed diversaj laŭ la landoj. Ekz. la Usona kaj la Brita signolingvoj estas inter si tre malsimilaj, dum la Usona signolingvo estas sufiĉe simila al la Franca signolingvo.

Ne indas fari apartan liston de nomoj, ĉar oni nomas signolingvojn laŭ la diversaj landoj ekz. “Usona signolingvo”, “Brita signolingvo”, “Franca signolingvo”, “Sveda signolingvo”, “Portugala signolingvo”, “Japana signolingvo”, “Nederlanda signolingvo”, “Taja signolingvo” k.t.p. Foje ekzistas en unu lando pluraj signolingvoj, kaj tiam oni nomas ilin laŭ urbo, laŭ regiono aŭ simile.

Apenaŭ ekzistas multe da informoj pri la nombro de parolantoj de signolingvoj. Nur por iuj riĉaj landoj tiaj informoj estas riceveblaj. En multaj landoj signolingvoj ne estas rekonataj kiel veraj lingvoj, sed subpremataj aŭ eĉ malpermesitaj.

La propralingvaj nomoj de signolingvoj ordinare tute ne estas skribeblaj.

Okazis unu provo krei internacian planitan signolingvon. La skriba formo de ĝia nomo estas Gestuno, kio do estas jam Esperantigita formo. Estas malklare, kiom Gestuno estas uzata. Estas eble notinde, ke la Usona signolingvo ludas inter surduloj rolon iom similan al la rolo de la Angla lingvo inter aŭdantoj. Laŭdire la signoj de Gestuno estas grandaparte ĉerpitaj el la Usona signolingvo.

Piĝinoj kaj kreolaj lingvoj

Piĝino estas speco de spontane estiĝinta simpla lingvo, kun limigita gramatika strukturo kaj limigita vortprovizo. Piĝinoj povas aperi en situacioj, kiam homoj sen komuna lingvo bezonas komuniki. Piĝinoj ofte estas nestabilaj sen klare difinita formo. Piĝinoj povas tamen ankaŭ stabiliĝi kun pli klara gramatiko kaj vortprovizo. (Oni rimarku, ke Esperanto neniel estas piĝino, nek gramatike, nek vortprovize, nek historie. Oni tamen povas diri, ke ankaŭ Esperanto, same kiel ĉiu ajn lingvo, foje uziĝas piĝinece.)

La esprimo “kreola lingvo” origine signifis “lingvo de kreoloj”, sed estas nun uzata de lingvistoj por ĉiu ajn lingvo, kiu iam estis piĝino, sed kiu fariĝis denaska lingvo de iuj homoj, kaj kiu rapide evoluante ricevis gramatikon kaj vortprovizon same ellaboritajn kiel tiuj de ordinaraj lingvoj.

Piĝinoj kaj kreolaj lingvoj havas ofte vortprovizon, kiu devenas plejparte de unu lingvo (tre ofte la Angla, la Franca, la Portugala aŭ la Hispana), sed gramatikon tute malsimilan al tiu de la fonta lingvo. La vortprovizoj de piĝinaj kaj kreolaj lingvoj estas do diversaj, sed la gramatikaj strukturoj estas ofte suprize similaj inter si. La kialo de tiu struktura simileco estas nekonata, kvankam pluraj teorioj ekzistas.

Povas esti malfacile distingi apartajn kreolajn kaj piĝinajn lingvojn. En ekz. la Malgrandaj Antiloj oni parolas diversajn variaĵojn de Anglabazaj kaj Francabazaj lingvoj, kiujn oni nur nomas grupe “Malgrand-Antilaj Anglaj kreolaj lingvoj” kaj “Malgrand-Antilaj Francaj kreolaj lingvoj”. En pluraj okazoj ekzistas samtempe diversaj variaĵoj en kontinuo disde la origina baza lingvo al pli kaj pli kreolecaj kaj eĉ piĝinaj variaĵoj. Ofte la statuso de kreolaj kaj piĝinaj parolformoj estas tre malklara, kaj pro manko de esploroj ne troveblas fidindaj informoj.

En la listo de lingvoj enestas la jenaj piĝinoj: “Kameruna” (Angla bazo), “Fanagalo” (Zulua bazo) kaj “Lingvafrankao” (Portugala bazo).

En la listo de lingvoj enestas la jenaj kreolaj lingvoj: “Bahama kreola” (Angla bazo), “Beliza kreola” (Angla bazo), “Gujana kreola” (Angla bazo), “Havaja kreola” (Angla bazo), “Hondura kreola” (Angla bazo), “Jamajka kreola” (Angla bazo), “Kostarika kreola” (Angla bazo), “Panama kreola” (Angla bazo), “Bislamo” (Angla bazo), “Ĉabakano” (Hispana bazo), “Haitia” (Franca bazo), “Hirimotuo” (Motua bazo), “Krio” (Angla bazo), “Kriulo” (Portugala bazo), “Papiamento” (Hispana bazo), “Sangoa” (Ingbanda bazo), “Sejŝela” (Franca bazo), “Surinama” (Angla bazo) kaj “Tokpisino” (Angla bazo).