Persone
Albumoj de Persone
- Sen (2002) - Senelektra k-diska albumo kun naŭ novregistritaj kantaĵoj kaj du plibonigitaj malnovaj akustikaĵoj. Mendu Sen.
- ...sed estas ne (1999) - Eldonita kiel k-disko kadre de la projekto KOLEKTO 2000. Mendu ...sed estas ne.
- Povus esti simple (1996) - Eldonita k-diske de Persone mem, sed jam elĉerpita. Tial Povus esti simple estas nun havebla senkoste kiel torento (per programo kiel BitTorrent k.s.). La torento enhavas la tutan albumon kiel wav-dosierojn (= plena k-diska kvalito). Rimarku, ke tio ankoraŭ estas iom eksperimenta. Estu do pacienca.
- En la spegulo (1991) - Eldonita origine kiel kasedo (elĉerpita), sed reeldonita kiel k-disko fare de Persone mem. En la spegulo estas nun havebla senkoste kiel torento (per programo kiel BitTorrent k.s.). La torento enhavas la tutan albumon kiel wav-dosierojn (= plena k-diska kvalito). Rimarku, ke tio ankoraŭ estas iom eksperimenta. Estu do pacienca.
- 62 minutoj (1987) - Eldonita kiel kasedo. Mendu 62 minutoj.
Kompilaĵoj
- Vinilkosmo-Kompil’ 1 (1995) - Persone kontribuis per la kanto “Reĝoj de cindro” (kiu troviĝas ankaŭ en “Povus esti simple” sed en alia versio). Mendu Vinilkosmo-Kompil’ 1 (kiel kasedon)
- Vinilkosmo-Kompil’ 2 (1995) - Martin sola kontribuis per akustika peco: “Vivo duras sed vi molas” (kiu poste fariĝis parto de la ordinara koncerta repertuaro de Persone). Mendu Vinilkosmo-Kompil’ 2
Kiel aĉeti muzikon de Persone? «
La plej bona servo, kiam temas pri Persone aŭ ĉiu ajn Esperanta muziko, estas kompreneble Vinilkosmo - <www.vinilkosmo.com> - kun retbutiko.