PMEG 2024
27.1. I-verboj – bazaj reguloj
La I-formo de verbo montras tute ĝenerale la ideon de farado de ago (aŭ estado en stato). I-verbo ne montras tempon aŭ modon. Tion oni povas nomi neŭtrala modo.
I-verboj similas al agaj O-vortoj: kuri ≈ kurado, sidi ≈ sidado, esti ≈ estado, marteli ≈ martelado, lumi ≈ lumado, fosi ≈ fosado.
O-vorteca «
I-verbo partoprenas en frazo en tiaj roloj, kiujn normale havas O-vorta frazparto: subjekto, objekto, pri-komplemento, k.t.p. I-verbo eĉ povas havi rolvorteton antaŭ si, sed ĝi ne povas ricevi N-finaĵon.
Tamen verbo «
I-verbo povas havi objekton, komplementojn k.t.p., same kiel ĉefverbo. Tial I-verbo tamen estas verbo.
manĝi rapide – La I-verbo havas E-vortan komplementon de maniero.
poste manĝi – La I-verbo havas E-vortan komplementon de tempo.
tre voli – grada komplemento
veni tuj – tempa komplemento
manĝi per kulero – maniera komplemento
eliri el la domo – direkta komplemento
manĝi pomon – objekto
ion manĝi – objekto
Komplementoj de I-verbo povas stari ĉu antaŭ, ĉu post la I-verbo, ĉu proksime, ĉu longe for. Oni devas tamen atenti pri la risko de konfuzo kun la komplementoj de la ĉefverbo.
I-verbo kaj ĝiaj objekto, komplementoj k.t.p. rolas kune kiel unu frazparto, kiun oni povus nomi I-verba frazparto.
I-verbo tamen ne povas havi propran (gramatikan) subjekton. Oni do ne povas diri: *mi manĝi*, *la knabino esti* aŭ simile. Plej ofte tamen ekzistas subkomprenata subjekto: senca subjekto.
Senca subjekto de I-verbo «
Normale kaj baze la senca subjekto de I-verbo estas la subjekto de la ĉefverbo de la sama frazo:
Ili volas trinki.FE.9 Ili estas gramatika subjekto de la ĉefverbo volas kaj senca subjekto de la I-verbo trinki.
La sakristiano iris saluti la virinon.FA1.15 Senca subjekto de saluti estas la sakristiano.
La muso kaj Elinjo-fingreto havis la permeson promenadi en ĝi [= la trairejo] kiom ili volis.FA1.46 Temas pri promenado de la muso kaj Elinjo-fingreto.
En iaj frazkonstruoj tiu baza principo tamen ne validas, ekz. kiam la I-verbo mem estas subjekto de la frazo, kaj ĉe agoinfluaj kaj observaj ĉefverboj.
Kompleksa verbo «
Ofte ĉefverbo + samsubjekta I-verbo formas kvazaŭ unu kompleksan verbon. Tiel estas precipe pri la verboj povi, devi kaj voli + I-verbo.
La frazrolo de I-verbo «
I-verbo povas roli kiel subjekto, objekto, perverba priskribo aŭ kiel komplemento. I-verbo ankaŭ povas esti rekta (postmetita) priskribo de O-vorto, A-vorto aŭ (malofte) E-vorto.
Tre ofte I-verbo rolas kiel pri-komplemento, sed tiam oni tamen ne uzas la rolvorteton pri. La frazrolon devas montri la kunteksto. Ankaŭ kiam I-verbo rolas laŭsence kiel por-komplemento, oni ofte forlasas la rolvorteton por. Legu pri I-verboj kun rolvortetoj.
I-verboj kaj ke-frazoj «
Ofte oni povas klarigi I-verbon per ke-frazo. Multaj (sed ne ĉiuj) I-verboj estas kvazaŭ mallongigitaj ke-frazoj:
Mi ĝojas vin vidi!H.15 = Mi ĝojas, ke mi vin vidas!
Ni intencas nun loĝi en Peterburgo.Rz.90 = Ni intencas nun, ke ni loĝu en Peterburgo.
Aĥab [...] konvinkis lin iri kontraŭ Ramoton en Gilead.Kr2.18 = ... konvinkis lin, ke li iru kontraŭ Ramoton en Gilead.
Mi vidis la knabon kuri. = Mi vidis, ke la knabo kuras.