PMEG 2024
20.2. Aliaj montriloj de komparo
Kvazaŭ «
En egalecaj komparoj oni povas uzi kvazaŭ anstataŭ kompara kiel, se temas pri simileco, kiu estas nur ŝajna aŭ nereala, kaj se oni volas tion emfazi:
Dum momento li staris senmova, kvazaŭ ŝtoniĝinta.M.164 Li ne vere estis ŝtoniĝinta.
Silente li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaŭ abunda fruktoĝardeno.FA3.64
Ĉiu statuo sur la riĉaj sarkofagoj ŝajnis kvazaŭ ricevinta vivon.FA1.215
Iafoje oni devas uzi N-finaĵon (aŭ alian rolmontrilon) post kompara kvazaŭ same kiel ĉe kompara kiel:
Tiesto ŝtelis filon de Atreo kaj lin edukis kvazaŭ sian propran.IT.21
Antaŭ O-vorta frazparto (sen rolmontrilo) la diferenco inter kompara kiel kaj kompara kvazaŭ povas esti tre granda:
Karlo naĝas kiel delfeno. = Karlo naĝas tiel, kiel delfeno naĝas. Lia naĝomaniero similas al la naĝomaniero de delfeno.
Karlo naĝas kvazaŭ delfeno. = Karlo naĝas tiel, ke li ŝajnas esti delfeno. Karlo mem similas al delfeno.
Petro voĉdonis kiel prezidanto. = ... tiel, kiel voĉdonas prezidanto / ... en sia rolo de prezidanto (li efektive estis prezidanto).
Petro voĉdonis kvazaŭ prezidanto. = Petro ŝajnis esti prezidanto, kiam li voĉdonis (sed li ja ne estis prezidanto).
Komparaj rolvortetoj «
Al povas montri tion, al kio oni referencas en esprimo de simileco aŭ malsimileco: Ĝi estis tre (mal)simila al la alia.
De povas montri malsimilecon: Mi estas diferenca de vi.
Kontraŭ povas signifi “kompare kun”: La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro.Re.1
Antaŭ kaj (malofte) post povas montri pozicion (mal)pli altan en graveco aŭ rango: Antaŭ ĉio zorgu oficon, – plezuro atendos sian vicon.PE.859
Ĉe kaj apud povas en figuraj esprimoj montri komparon: Se lin kompari kun la nuna reĝo, li estis Apolono ĉe Satiro.H.13
Super kaj sub povas montri pli kaj malpli altan pozicion en rango, forteco, valoro k.t.p.: Kial ili suferis, kial vi triumfis super ili?Rt.127
Krom povas esti uzata anstataŭ ol post nenio alia, nenio pli, neniu alia, neniu pli k.s.
Komparaj vortetoj ĉe preferi «
Ĉe preferi (prefere, prefero k.s.) oni povas montri la malpreferaĵon per ia vorteto. Antaŭ I-verbo oni uzas ol, iafoje anstataŭ. Antaŭ O-vorto aŭ O-vorteca vorteto oni normale uzas al, sed ankaŭ antaŭ, kontraŭ kaj anstataŭ estas eblaj:
Mi preferas esti mortigita de ili, ol esti pinĉata de la anasoj [...]!FA2.41
Tiam Dio inspiris al mi la ideon ekbruligi mian liton, prefere neniigi mian domon per fajro, ol permesi, ke la granda amaso da homoj mizere pereu.FA3.152
Mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj.FK.108
Li ne atentas la vizaĝon de princoj, kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo.Ij.34
Preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintoj.Jr.8 = ... ol elekti la vivon ... Ol rilatas al subkomprenata I-verbo. Tial oni uzas ol.
La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj, anstataŭ viziti ŝin.FA2.34