PMEG 2024
30.11. Kompleksaj verboj
Verboj kiel povi, voli, komenci, fini, ĉesi k.a. ofte aperas kune kun I-verbo. La du verboj kune formas kvazaŭ unu kompleksan verbon. Normale la I-verbo signife estas la pli grava parto, kaj ĝi decidas la frazrolojn:
Komencis neĝi.FA1.142 (= Ekneĝis.) La ĉefverbo komenci per si mem normale postulas kaj subjekton kaj objekton, sed la frazkonstruon decidas neĝi, kiu estas sensubjekta kaj senobjekta verbo.
-
Baldaŭ ĉesos neĝi. La ĉefverbo ĉesi normale havas subjekton, sed neĝi estas sensubjekta verbo.
Noto: Oni normale ne diras *Baldaŭ finos neĝi*, ĉar fini montras plenumon, antaŭplanitan finpunkton aŭ simile. Sed ĉe neĝado ordinare tute ne ekzistas plenumo aŭ finpunkto. Neĝado simple iam ĉesas.
Ili ĉesis konstrui la urbon.Gn.11 La ĉefverbo ĉesi ne povas havi objekton, sed konstrui estas objekta verbo.
Li finis paroli.Jĝ.15 La ĉefverbo fini normale havas kaj subjekton kaj objekton, sed paroli ne bezonas objekton. Oni povus ankaŭ diri, ke ĝuste la I-verbo paroli estas la objekto de fini.
Ne povis esti alie.FA3.118 La ĉefverbo povi normale havas subjekton, sed esti povas esti sensubjekta (kun E-finaĵa perverba priskribo).