PMEG 2024
38.2.27. ON
ON = “divido”. Komparu kun OBL kaj OP. ON estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ ON, ĉiam montras, per kiom oni dividas:
du → duono = unu el du egale grandaj partoj de tuto, ½
du → duona = granda kiel duono, estanta duono (de io)
du → duone = grande kiel duono, estante duono (de io)
dek → dekono = unu el dek egale grandaj partoj de tuto, 1/10
dek → dekona = granda kiel dekono, estanta dekono (de io)
dek → dekone = grande kiel dekono, estante dekono (de io)
dek tri → dektriono aŭ dek-triono = 1/13
mil → milono = 1/1000
mil ducent → milducentono aŭ prefere mil-ducentono = 1/1200
miliono → milionono = 1/1000000
Tri estas duono de ses.FE.14
Ok estas kvar kvinonoj de dek.
Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro.FE.14
El multaj milonoj fariĝas milionoj.PE.981
Li povoscias kalkuli en la kapo, eĉ kun nombronoj.FA2.55 = ... kun frakcioj.
Ŝi restis kvar kaj duonan horojn. = Ŝi restis kvar horojn kaj duonan horon. Duona horo = duono de horo.
Mi volas aĉeti unu kaj kvaronan kilogramojn.
Mi almenaŭ duone plenumos vian deziron.FA2.140 Duone = “en duona maniero, en duona amplekso, ĝis duono”.
Per okuloj duone mirantaj kaj duone kortuŝitaj ŝi rigardis ŝin dum momento.M.93
Ĉiuj arboj kaj arbetaĵoj estis polipoj, duone besto duone kreskaĵo.FA1.94
Duone li tremis, duone li estis feliĉa.FA1.213
Por ON-vortoj oni uzas la samajn skriboregulojn kiel por OBL.
Prefiksece «
ON-vortoj estas ankaŭ uzataj prefiksece:
duonhoro = duona horo = duono de horo
kvaronkilometro = kvarona kilometro = kvarono de kilometro
trionparto = triona parto = triono
Ordinara radiko «
one = dividite per
ono = frakcio
onigi = dividi (matematike)
ON kaj PART «
Iafoje oni konfuzas ON kun la radiko PART. Oni ne povas diri ekz. *landono* por landparto = “parto de lando”. ON ne montras parton de tio, kio staras antaŭ ĝi, sed parton de io alia. Triono ne estas parto de tri, sed unu el tri egale grandaj partoj de io alia. Komparu ankaŭ kun ER.
En la komenco oni uzis iafoje la evitendajn esprimojn dua parto, tria parto k.t.p. anstataŭ duona parto, triona parto aŭ plej simple duono, triono.