Roko kaj Popo
Alfabeta terminaro - K
kabazo = cabaza
Ritmoinstrumento uzata ĉefe en Brazila muziko, devenas de ŝekereo. Ekzistas en du formoj: A. Sekigita tenilhava kalabaso ĉirkaŭita de reto el bidoj. Oni ludas frotante la reton kontraŭ la kalabason. B. Pli moderna formo. Tenilhava cilindro kun ringaj bidŝnuroj. Ludiĝas frote aŭ frape.
kablo = cord, cable
Metala fadeno aŭ drataro ĉirkaŭita de (plasta) izolaĵo, uzata por kondukti kurenton. Elektraj instrumentoj estas konektitaj al amplifiloj per kabloj, kaj aliaj muzikaparatoj estas konektitaj inter si per kabloj. Vidu senkabla konekto.
Kaĵuna akordiono = Cajun accordion
Speco de diatona akordiono kun klavaro pianosimila, sed sen la nigraj klavoj. Uzata en Kaĵuna muziko. Vidu bandoniono, koncertino.
Kaĵuna muziko = Cajun (music)
Vigla dancmuziko kreita de la Kaĵunoj (Kanadodevenaj Franclingvanoj) de Nov-Orleano surbaze de Franca folklora muziko kun influoj de diversaj aliaj specoj de muziko, karakterizata interalie de la Kaĵuna akordiono. La Kaĵuna muziko influis multajn kontreajn kaj rokajn artistojn. Queen Ida. Vidu zajdeko.
kalimbo = kalimba, thumb piano
= dikfingra piano. Instrumento el Afriko. Ligna skatolo aŭ tabuleto kun metalaj aŭ bambuaj lamenoj, kiuj estas ludataj per la dikfingroj de ambaŭ manoj.
kalipso = calypso
Speco de muziko kaj danco kreita en la Kariba insularo fine de la 19-a jarcento. Speco de kalipso estis popularigita tutmonde de Harry Belafonte {Banana Boat Song}.
kalkuli (takton) = count (time)
Difini la ludotan takton kaj rapidecon de muzikpeco per eldiro de nombrovortoj en ĝusta ritmo kaj rapideco. En tia kalkulado oni povas uzi la mallongigon “un’” anstataŭ “unu”.
kampara bluso = country blues
La origina popola formo de bluso kantata de sola kantisto laŭ propra gitara akompano. Kreita en la delta regiono de Misisipo kaj partoj de Teksaso kaj Arkansaso. Blind Lemon Jefferson, Charley Patton, Robert Johnson.
kanalo = channel
Aparta vojo de signalo (sono) tra amplifilo, miksilo k.s. Vidu trako, klakokanalo.
kanelo = groove (of record)
Spirala sulketo surface de gramofona disko, en kiu estas storita la sono de la disko.
kantrio
= kontreo.
kanzonisto = (ballad) singer
Verkisto kaj/aŭ kantisto de kanzonoj.
kanzono = song, ballad
Simpla kanto, en kiu plej gravas la teksto kaj melodio, ordinare por sola kantisto kun malmulta akompano. Edith Piaf, Gianfranco Molle, Ĵak Lepuil, Joëlle Rabu, Ĵomart & Nataŝa. Vidu balado.
kapaŭdiloj
kapaŭskultiloj = headphones
Paro de malgrandegaj laŭtparoliloj por meti rekte sur la orelojn. Vidu kapmikrofono, poŝkasedludilo.
kapmikrofono = headset microphone
Malgranda mikrofono, kiun oni fiksas rekte sur la kapo de kantanto aŭ parolanto. Ofte uzata de drumistoj.
kapo = head
La plej supra kapeca parto de iaj kordinstrumentoj, kie troviĝas ofte la agordiloj.
kapotasto = capo
Speco de movebla selo, kiun oni fiksas sur la kolon de ekz. gitaro por okaze mallongigi ĉiujn kordojn je certa freto.
kartoĉo = cartridge
Ujeto, kiu enhavas kromajn programaĵojn. Enmetebla en ekz. sintezilon por plivastigi ekz. la repertuaron de sonoj.
kasedbendo = cassette tape
Vidu kasedo.
kasedmagnetofono, kasedludilo = cassette player
Vidu magnetofono.
kasedo, kasedbendo = cassette (tape)
Plasta ujo kun magnetofona bendo por uzo en kasedmagnetofono. Ekzistas kvar specoj de kasedbendoj: “normala kasedo” (tipo I) farita el feroksido, “kromaĵa kasedo” (tipo II) el kromdioksido, (malofta) “ferkromaĵa kasedo” (tipo III) el feroksido kaj kromdioksido, kaj “metala kasedo” (tipo IV) el metalo. Vidu bendo, gramofona disko, kompakta disko, DAT-magnetofono, minidisko.
KD
KD-eto
k-disketo
k-diskludilo = compact disc player
Vidu kompakta disko.
k-disko
kenona ŝtopilingo = canon socket
Speco de ŝtopilingo (origine de la marko Canon) kun tri fiksaj stiftingoj. Ofte uzata por kantmikrofonoj kaj laŭtparoliloj de alpublikaj sonsistemoj. Vidu ĵako, ino.
kenona ŝtopilo = canon plug
Ŝtopilo por kenona ŝtopilingo. Vidu ĵaka ŝtopilo, viro.
klakokanalo = click track
Kanalo kun ritma klako de ekz. drumomaŝino aŭ elektronika metronomo, aŭskultata de la muzikistoj dumlude por teni la rapidecon de la muziko konstanta. Ofte uzata en studia registrado.
klapo = key
Ĉiu el la moveblaj pecoj, per kiuj oni fermas kaj malfermas la truojn de iaj blovinstrumentoj (ekz. saksofono kaj transversa fluto). Vidu valvo.
klarneto = clarinet
Ligna blovinstrumento kun rekta korpo, unuopa anĉo kaj klapoj. Ofte uzata en diksilando.
klasika bluso = classic blues
Formo de bluso populara en la 20-aj jaroj. Normale kantata kun akompano de malgranda ensemblo. Bessie Smith, Ma Rainey.
klasika muziko = classical music
Vidu arta muziko.
klavarinstrumento = keyboard instrument
Muzika instrumento ludata per klavaro, ekz. piano, orgeno, akordiono kaj plej multaj specoj de sintezilo.
klavaro = keyboard
Vico de klavoj por ludi klavarinstrumenton, ordinare kun blankaj klavoj por la bazaj tonoj, kaj nigraj por la diesaj kaj bemolaj.
klavea ritmo = clave
Vidu klaveoj.
klaveoj = claves
Perkutinstrumento. Paro da lignaj bastonetoj, kiujn oni ludas kunfrapante ilin. La ritmo ludata per klaveoj estas la bazo de plej multaj Latin-Amerikaj ritmoj.
klavo = key
1. Rektangula plateto, kiun oni premas por funkciigi muzikan instrumenton, ekz. pianon. Vidu klavaro.
2. Simila plateto por funkciigi aŭ regi aparaton. Vidu regilo.
klefo = clef
Notacia signo, kiu difinas la lokojn de la diversaj tonoj. [G-klefo, F-klefo.]
kleo
EVITINDA. → klefo.
kombinita kablo = multicore
Pluraj (ekz. mikrofonaj) kabloj entenataj en unu dika kablo. Kune kun podia skatolo oni per kombinita kablo facile kaj senkonfuze povas ligi ĉiujn amplifotajn aferojn al la miksilo, kiu povas troviĝi longe for de la podio.
kompakta disketo = CD single
Mallongdaŭra k-disko kun nur kelkaj muzikpecoj. Vidu disketo.
kompaktadiskludilo, k-diskludilo = CD player
Vidu kompakta disko.
kompakta disko = compact disc
= k-disko, KD. Speco de disko kun ciferece storita muziko. Por ludigi k-diskon oni uzas kompaktadiskludilon (k-diskludilon), kiu funkcias per lasero. La sistemo de k-diskoj ebligas preskaŭ perfektan senbruan registradon kaj reproduktadon de sono. Vidu cifereca, DAT-magnetofono, laserdisko, gramofona disko, minidisko.
(Ĉiuj tri alternativoj “kompakta disko”, “k-disko” kaj “KD” estas uzeblaj, sed plej ofte “k-disko” ŝajnas rekomendinda, ĉar ĝi estas sufiĉe klara kaj ne tro longa.)
kompaktdisko
EVITINDA. → kompakta disko, k-disko, KD
(“Kompaktdisko” estas vorto gramatike tute ĝusta, sed tro malfacile elparolebla pro la konsonanta grupo “...ktd...”.)
kompresoro = compressor
Aparato, kiu tenas la laŭtonivelon de sono inter certaj limoj kvazaŭ kunpremante la sonon. Vidu limigilo.
komuti = switch
Direkti elektran signalon en unu el du aŭ pluraj eblaj cirkvitoj. Vidu ŝalti.
komutilo = switch, commutator
1. Aparato (aŭ parto de aparato), per kiu oni komutas.
2. Regilo, kiun oni manipulas por komuti. Vidu ŝaltilo.
koncerta = live
= podia. Pri muzika prezento: Tia, ke ĝi estas aŭdata ĝuste dum ĝi estas farata. Pri muzika registraĵo: Tia, ke ĝi estis registrita dum koncerto (ne en studio). Vidu koncerteca.
koncerteca = live in studio
Registrita en studio sen dublado, tiel ke ĉiuj muzikistoj ludas samtempe, kvazaŭ dum koncerto, eventuale eĉ kun publiko. Vidu koncerta.
koncertino = concertina
Malgranda sesangula akordiono, patentita en 1829 de la Brita fizikisto Wheatstone. Siatempe uzata en ĉambra kaj koncerta muziko, sed poste pli ludata en cirka muziko kaj simile. Vidu bandoniono, Kaĵuna akordiono.
kondensila mikrofono = condensor microphone
Mikrofono funkcianta per kondensilo kun movebla plato. Vidu dinamika mikrofono.
kongao, kongatamburo = conga
Latin-Amerikdevena alta tamburo ludata permane sen bastonetoj. Vidu bongoj, tamo, timbaleo.
kongoĵazo = congo jazz
Malnova nomo de sukuzo.
kontakta sonprenilo = transducer (pick up)
Vidu sonprenilo.
kontrabaso = double bass, upright bass, acoustic bass, string bass
La plej granda instrumento en la violona familio (historie tamen tute ne violono, sed membro de la vjola familio). Klasike ludata per arĉo, sed en ĵazo oni normale pinĉas la kordojn. Vidu basgitaro.
kontreo = Country (and Western)
Speco de muziko el Usono, parenca al blugraso sed kun popaj kaj rokaj elementoj. Jimmie Rodgers, Hank Williams, Waylon Jennings, Emmylou Harris, La Barbuloj.
kordinstrumento = string instument
Muzika instrumento, kies sonon produktas vibrigataj kordoj.
kordo = string
1. Fadeno (el ŝtalo, nilono, bestaj intestoj aŭ alia materialo), kiu streĉite kaj vibrigite produktas la tonon de kordinstrumento.
2. EVITINDA. (kun J-finaĵo) → arĉinstrumento.
korpo = body
1. La ĉefa parto de kordinstrumento, kie estas la resonanca skatolo (= sonkesto) aŭ la responda parto de neakustika, elektra kordinstrumento.
2. Tambura cilindro, sur kiu estas metata(j) la tambura(j) membrano(j).
korusilo
= ĥorilo.
koruso
= ĥoro.
kovraĵo = cover
Slanga esprimo por registraĵo aŭ koncerta prezento de muzikpeco, kiu originale estis farita de alia artisto.
kovri = to cover
Ludi kovraĵon (slanga esprimo).
kraka cimbalo = crash cymbal
Cimbalo uzata precipe por akcentaj krakoj, kontraste al daŭra akompano.
kromaĵa kased(bend)o = chrome cassette
Vidu kasedo.
kromata = chromatic
Tia, ke ĝi uzaa ankaŭ la duondutojn inter la gamtonoj, aŭ ĉiujn dek du tonojn de la okto. Vidu diatona.
kromsigno = accidental
Notacia signo, kiu montras ŝanĝon de la tonalta valoro de noto. Vidu bemolo, dieso, dubemolo, dudieso, naturigilo.
kromtono
Vidu harmono.
kruci ritmojn = to cross rhythms
Ludi samtempe diversajn (tamburajn) ritmojn unu kontraŭ aliaj en kombinoj de 2 - 10 ritmoj. Krucado de ritmoj karakterizas multan tradician Afrikan muzikon.
ksilofono = xylophone
Perkutinstrumento kun agorditaj horizontalaj lignolamenoj aranĝitaj simile al la klavoj de klavaro, ludata per lignaj bastonetoj. Vidu vibrafono, marimbo.
kuriga klavo = fast-forward button
Klavo, per kiu oni igas ekz. magnetofonon rapide antaŭenvolvi la bendon (normale sen aŭdigo). Surskribo: kuru. Vidu iriga klavo, rekuriga klavo, paŭziga klavo, stopa klavo (haltiga klavo), registra klavo, eliga klavo, ŝaltilo.
kvarolo = quadruplet
Grupo de kvar notoj ludotaj en la sama daŭro kiel tri de la sama tempovaloro. Vidu duolo, triolo, kvinolo.
kvarona noto, kvarono = quarter note, crotchet
Vidu noto.
kvarto = fourth
1. La kvara tono de diatona gamo.
2. Intervalo de la du ekstremaj el kvar sinsekvaj tonoj de diatona gamo (ekz. C - F).
kvelao = kwela
Speco de Sud-Afrika muziko kreita en la 40-aj jaroj sub influo de svingo. Manhattan Brothers, Miriam Makeba. Vidu afro-, bakango, ĉimurengo, hajlajfo, ĵuĵuo, makoso, sukuzo.
kvinolo = quintuplet
Grupo de kvin notoj ludotaj en la sama daŭro kiel kvar de la sama tempovaloro. Vidu duolo, triolo, kvarolo.
kvinto = fifth
1. La kvina tono de diatona gamo.
2. Intervalo de la du ekstremaj el kvin sinsekvaj tonoj de diatona gamo (ekz. C - G).
kvintona = pentatonic
Pri gamo: Tia, ke ĝi enhavas nur kvin tonojn, kontraste al maĵoraj kaj minoraj gamoj, kiuj enhavas po sep tonojn.